Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Mono kaj konstitucio.

Thomas Jefferson.«Miaopinie la bankaj institucioj estas pli danĝeraj por nia libero ol tutaj batalpretaj armeoj. Se la usona popolo iam permesas ke la privataj bankoj kontrolu ilian valuton, la bankoj kaj la institucioj kiuj ekfloros ĉirkaŭ ili, forprenos de la homoj ĉiun posedaĵon, komence pere de la inflacio, tuj poste pere de la regreso, ĝis la tago kiam ties filoj vekiĝos sendomaj kaj sentegmentaj, sur la tero kiun iliaj gepatroj konkeris».

Thomas Jefferson, 1802.

Tiu ĉi aŭgura frazo, atribuita al la estinta tria usona prezidanto bildigas la danĝeron kiu supozas por iu ŝtato aŭ ŝtatkomunumo, ke la kapablo krei kaj malkrei monon estu privatigita.

Tradicie, en multaj ŝtatoj, la respektivaj centraj bankoj estis respondecaj pri la presado de publika mono. Mono en formo de moneroj kaj biletoj anonime cirkulanta de ies mano al alia, ordinare ne lasanta spuron, kiu permesas akiri varojn, ĉu leĝajn, ĉu neleĝajn.

Tamen, laste, multaj ŝtatoj kaj kelkaj ŝtatunioj delegis sian krekapablon pri publika mono en financajn privatajn kompaniojn. Tiuj kompanioj kreas monon, kiun ili pruntas al la ŝtatoj, senpere aŭ pere de aliaj financaj kompanioj. La plej evidentaj kazoj estas Usono pere de la FED, kaj de Eŭroareo.

Ekzistas la kompromito ke la pruntita mono devos esti repagita post difinita tempo kun interezo, same kaj la kapitalo kiel ties rento.

Ekzemplo de la filmo Konkursanto.

La kurzo de la prunto estigas mankon en la sistemo kiu, fine, nepre produktigas bankrotitaj ŝuldantoj.

Facila kompreno pri kial prunto kun interezo estas la problemo, bone bildigas tiu  6’51’’ video, ero de filmo kies titolo estas Concursante (Konkursanto, hispanlingve).

En tiu ĉi filmo, homo rakontas al alia, ĉirkaŭ ŝaktabulo, kiel bankisto (nigra peco) pruntas la 100 nure ekzistantajn monerojn al 10 aliaj homoj, 10 blankaj pecoj po dek moneroj al ĉiu. Ĉiu blanka peco oferas sian havaĵon kiel garantio  de la pruntredono.

Post unu jaro, la bankisto, la nigra peco, postulas al ĉiu el la blakaj pecoj la originan kapitalon, 10 monerojn, plus la interezo, unu monero. Po 11 moneroj el ĉiu blanka peco. Entute 110 moneroj.

La problemo kuŝas en tio ke la nigra peco postulas 110 monerojn kaj nur ekzistas 100. Sed la nigra peco respondas ke ne ekzistas problemo. La bankisto, por faciligi la aferon, postulas en tiu jaro nur po unu monero al ĉiu blanka peco.

10 jaroj poste, ĉiu blanka peco redonis al la bankisto, la nigra peco, siajn 10 monerojn, po unu monero jare. Sed ĉiu blanka peco daŭre ŝuldas 11 monerojn, se ni ne konsideras la interezon kunmetita.

Fine, la 10 blankaj pecoj estiĝas bankrotitaj ŝuldantoj, kaj la havaĵojn kiujn ili oferis kiel garantio devenas propraĵo de la banko. Kaj ĉio, interŝanĝe je nenio.

La ŝtatoj kaj la prunto kun interezo.

Entreprenoj estas profitcelaj unuoj kiuj, plej favore, produktas profiton kiuj permesas al ili redoni la ŝuldojn kompromititajn kun la financaj institucioj.

Tamen indas mencii ke ŝtatoj ne estas profitcelaj entreprenoj produktantaj profiton, male ili uzas tiun monon por akiri rimedojn, konstui infrastrukturojn kaj oferi publikajn servojn. Tial ili ne nur ne povos redoni la interezon de la prunteprenita mono, sed eĉ ne la originan kapitalon.

Tio klarigas kial en tiuj ŝtatoj, kie la kapablo krei mono estas privatigita, la enŝuldiĝo kreskas ĉiujare. Frue aŭ malfrue, la pruntedonintoj postulos la pagon de la kumulita ŝuldo, kaj la koncernita ŝtato devos plialtigi la impostojn, redukti la buĝeton, forvendi kaj privatigi la infrastrukturojn, sanon, edukadon, servojn kaj publikajn pensiojn.

Eŭropa imposta kaj ŝulda malunio.

Joan Casals, estinta prezidanto de PIMEC (Kataluna Asocio de Etaj kaj mezaj entreprenistoj), publikigis en la kataluna ĵurnalo Avui, la 16-an de julio de 1997 artikolon kies titolo estis Eŭropa fiska malunueco. En tiu artikolo li avertis pri la danĝero de mona unio en Eŭropo sen fiska (imposta) unio. Fiska unio alportus kompenson de la landoj pli produktivaj al la malpli produktivaj, same kiel okazas en Usono. Ĉar tio ne okazis, la malpli produktivaj landoj kiel Grekio fine bankrotis kaj estis devigataj forte redukti la buĝeterojn kaŭze de la amasita ŝuldo.

Ankaŭ la ekonomika fakulo kaj informatikisto Martin Armstrong, demandita de la eŭropaj aŭtoritatoj pri la kreo de eŭro, konsilis estigi fiska unio, kaj krome unuigo de la publikaj ŝuldoj de la diversaj ŝtatoj en publikan komunan eŭropan ŝuldon. Ambaŭ mezuroj estis rifuzitaj.

La kazo de la hispana ŝtato.

La hispana ŝtato disponis, pere de la peseto, pri sia propra kapablo krei publikan monon sen estigo de ŝuldo ĝis la jaro 1998, kiam la prezidanto José María Aznar, kaj la vicprezidantoj Rodrigo Rato kaj Mariano Rajoy, cedis tiun kapablon, ĝis tiam en la manoj de la Hispana Centra Banko, al la Centra Eŭropa Banko, kadre de la nova komuna eŭropa valuto.

La 1-an de januaro de 2002, la Centra Eŭropa Banko permesis la emision de eŭroj, surbaze de la ricevitaj pruntoj, faritaj de privataj financaj institucioj. Teorie, tiun monon oni devas redoni kun interezo. Praktike, la redono de tiu mono estas neebla.

Komence, kiam prunto protokoliĝas, la ŝuldanto disponas pri mono por uzi, ŝajnas ke ne la merkato oni disponas pri abunda mono por elspezi kaj ekonomio prosperas. Sed kiam oni atingas la limtempon de la prunto, kaj oni estas devigata ĝin redoni plus la alkalkulita  interezo, tiam alvenas mizero kaj mankoj. Pri tio temas la komenca frazo, atribuita al Thomas Jefferson kaj ĵuste tio okazis en la hispana ekonomio en la komenca disfloro de la nemoveblaĵaj hipotekoj kaj la posta krizo.

La sinsekvaj hispanaj guvernioj devis enkonduki reduktojn en siajn buĝetojn kaj devigis la regionajn kaj lokajn administraciojn agi same. La publika pensifonduso ŝrumpis je 200.000 milionoj de eŭroj kaŭze de sinsekvaj elaĉetoj de ŝtata ŝuldo. Pere de tiu mono, ricevita de la aĉeto de ŝtata ŝuldo fare de finacaj institucioj, la ŝtata adminsitracio sukcesis ekvilibrigi sian buĝeton. Momente.

La debato pri nova kataluna konstitucio.

Verdikto de la hispana Konstitucia Tribunalo draste limigis la reformprojekton de la Kataluna Atunomistatuto, ellaborita pere de intensa partopreno de la kataluna socio. Tiu projekto enkondukis novajn kapablojn  kaj rajtojn kiujn oni volis alpreni pere de tiu leĝpropono kiujn la Tribunalo malpermesis, male al aliaj similaj proponoj en aliaj hispanaj regionoj kiuj estis senprobleme akceptitaj.

Ĉio ĉi vekigis, en konsiderinda parto de la kataluna socio, la deziron rehavi la naciajn rajtojn perditaj antaŭ pluraj jarcentoj, krei novan ŝtaton kaj, tial, ellabori novan konstitucion. Inter la favoraj kialoj troviĝas la bezono sanigi la katalunan ekonomion kiu suferas gravegan kronikan deficiton en sia fiska bilanco rilate al la hispana ŝtato.

Diversaj iniciatoj okazis en la konstitucia debato, interalie unu kunordigita de la juĝisto Santiago Vidal (http://www.unanovaconstitucio.cat). En la komenca projekto estas porponata la jena artikolo rilate la mono:

Artikolo 89. La valuto kaj la Kataluna Centra Banko.

  1. Eŭro estas la laŭleĝa valuto en la kataluna Ŝtato.
  2. La emisio de moneroj kaj biletoj estos rajto ekskluziva de la Centra Banko de la respubliko, laŭ la kriterioj kaj limoj fiksitaj de la Eŭropa Centra Banko.
  3. La konstanta sidejo de KCB estos la urbo Barcelono.

Kiam oni scias ke eŭro estas valuto kreita pere de ŝuldo kun interezo neeble pagota, kaj kiom malfacile estus modifi tiun econ kadre de la eŭropaj institucioj, konsekvence, la enkonduko de la artikolo 89, en siaj subapartaĵoj 1 kaj 2, en hipoteza nova kataluna ŝtato povus okazigi, estonte, ĝian ruinigon kaj tiun de la socio mem.  Similaj konsekvencoj povos suferi la hispanaj ŝtato kaj socio se la afero ne ŝanĝiĝos.

Tiurilate, estas preferinda ke la proponita konstitucio de nova ŝtato tute ne menciu la monsistemon, male ĝi permesu al la publikaj institucioj kaj al la popolo alpreni aliajn solvojn pli adekvatajn, anstataŭ trudi ununuran oficialna valuton bazitan sur ŝuldo kun interezo. Tia estas la projekto de kataluna kosntitucio kiu estas debatata rete (http://www.constitucio.cat) katalunlingve. Teamo de juristoj prilaboras kunfluan projekton (http://www.reiniciacatalunya.cat) kiu arigas alportojn de jam ekzistantaj projektoj kaj ricevas diversfakajn proponojn kaj atentas la malsimilajn popolajn voĉojn.

Tio kio estas taŭga por la konstitucia projekto de estonta kataluna ŝtato, validas same por kiu ajn alia projekto de konstitucio ie ajn.

Lokaj, sociaj kaj helpaj valutoj.

Jordi Griera, industria inĝeniero kaj kunfondinto de Instituto de Socia Valuto, informas nin en iuj prelegoj, ekzemple La moneda, la gran desconeguda (La valuto, tiu nekonato) la 2-an de aŭgusto de 2013 en Figueres kaj La moneda social (La socia valuto) junie de 2014 en Castellnou del Bages ke, en certaj lokoj, ekzistas sociaj valutoj kiuj vigligas la lokan ekonomion. Ekzemple en Svislando, jam de antaŭ 80 jaroj ekzistas helpa valuto nomata Wir, sukcese funkcianta por 60.000 tiulandaj entreprenoj, kun ekvivalenta volumo de 3 miliardoj da eŭroj, laŭ programo de RAI. Tiu socia valuto disponigas mono ene de la merkato, sed ĝia mona fluado ne estas limigita de sinsekvaj kreditoj repagendaj kun interezo.

Krome, oni devas konsideri ke la grandaj bankoj ordinare investas 98% de la mono de siaj deponantoj en valorpaperoj oferantaj altan rendumon, ekzemple spekulado pri valutoj, petrolo kaj ĝiaj derivitaj subsatncoj, armiloj, ktp. Nur 2% estas investita en la devenmerkato kie tiu mono mem produktiĝis. Tial la proksima merkato suferas pri grava malinvesto. La respondeco kuŝas pli en la investantoj mem, kiuj postulas altan renton, ol en la bankoj. Tio estigas mankon en la produktekonomio kaj tial produktado kaj konsumado suferas manko de kapitalo (deflacio), kiu tamen abundas en la spekuladekonomio (inflacio). Tion oni nomas stagflacio.

Nomhavaj valutoj.

Origine ekzistis nomhava mono. Laŭ artikolo El primer antecedent de l’escriptura (La unua antecedento de skribado), de la arĥeologo Denise Schmandt-Besserat, aperinta en la revuo Investigación y ciencia en aŭgusto de 1978, la ekonomio de la banktemploj en la Sumeraj imperi-urboj ek de 8000 ĝis 2300 a.k. baziĝis sur kurantaj kontoj el slipoj el koto boritaj kaj ligitaj pere de fadenoj, liver-etatoj en formo de kotaj buloj kun slipoj ene, kaj kontraktoj de fakturo-ĉeko sur tabuletoj el bakita koto. Ĝia enkonduko koincidis kun epoko de kreskanta paco.

Anonimaj moneroj ekzistas jam de antaŭ proksimume 4300 jaroj. Ilia naskiĝo koincidis kun la ekesto de la unuaj imperiismoj. Kune kun la biletoj, tiuj permesas la akiron kaj licaj varoj, ekzemple nutraĵoj aŭ robo,  kaj de nelicaj varoj, ekzemple ies reputacio. Ĝi estas la ĉefa koruptiga elemento de la socio.

Nomhava telematika mono povas flui pli rapide. Povas lasi spuron kaj, tiel, jura pruvo de ĉiu interŝanĝo. Tiu eco instigas etikan kaj respondencan agadon. Permesas pli travideblan ekonomion en kiu ĉiu rolulo povas koni la donitaĵojn de la merkata tuto samkondiĉe.

La socia valuto Wir en Svislando, samkiel aliaj sociaj valutoj, ekzemple la Turuta en Vilanova i la Geltrú (Katalunio), estas nomhavaj sociaj valutoj, alternativaj al la oficialaj. Ili instigas la lokan ekonomion, la travideblecon de la interŝanĝoj kaj la limigo al uzado de licaj servoj kaj varoj. Ilis estas, do, bremso al koruptado.

Evidentas ke la konstitucio de iu ajn ŝtato ne devus malpermesi tiajn spertojn se oni volas eviti la malriĉiĝo de la socio.

Senintereza Banka sistemo.

Kun la celo korekti tiun misfunkcion de la sistemo, la interezo de la prunto, aperis du pioniraj iniciatoj tiurilate. Unu estas la sveda Jak-banko kaj la alia la islama banko. Ambaŭ proponoj de etika banko kaj sen interezo estas bonegaj ekzemploj de pludaŭra ebleco tiel por privata banko kiel por la sistemo mem.

La Ĝenerala Sistemo.

Agustí Chalaux (1911-2006) kaj Lluís  Maria Xirinacs (1932-2007) prilaboris, kun la helpo de aliaj homoj, la Ĝeneralan Sistemon. Politika, ekonomia kaj socia modelo kie estas proponata la ekesto de monsistemo nure nomhava. En illa asocio Centre d’Estudis Joan Bardina, ili redaktis libron titolitan Tercera Via (Tria Vojo), neeldonita dum 30 jaroj , sed kiu estis la bazo por aliaj publikitaj pli frue, nome Una eina per construir la pau (Ilo por konstrui la pacon), Assaig sobre moneda, mercat i societat (Eseo pri valuto, merkato kaj socio), Moneda telemàtica i estratègia de mercat (Telematika mono kaj merkatstrategio) kaj Decrets llei per una constitució del segle XXI (Leĝaj-dekretoj por 21-jarcenta konstitucio).

Kadre de la Ĝenerala Sistemo la rajto je estigo de publika mono estas komunuma, kaj pri ĝi respondecas la publika administracio, ĉu municipoj, ĉu ŝtatoj aŭ ŝtatkomunumo kun propra valuto.

Nomhava valuto instigas la virtojn de etiko, travidebleco kaj respondeco ĉar ĝi lasas juran pruvon de ĉiu interŝanĝo kaj ebligas scii, sendube, la statistikaj datenoj de la merkata entuto. La planistoj kaj ekonomifakuloj povos konstati ke ilia disciplino estiĝas vera scienco. La imposta fraŭdo estiĝas vere malfacila kaj la impostoj povas reduktiĝi, surbaze de imposto sur ĉiu transakcio kaj imposto sur la teroposedo kiu ebligu ne agresa municipa reakiro.

Sekvo de la nomhava valuto estas la ekigo de univerala baza rento. Komence, la Ĝenerala Sistemo depostulis socian salajron nur por tiuj homoj ne havantaj alian enspezon. Tamen studemuloj de la baza rento atentigis ke socia salajro estas pozitiva diskriminacio kiu instigas senlaborecon. Male, baza universala enspezo, pli malalta sed oferita al ĉiuj akordigebla kun kiu ajn alia enspezo, insitigas la plimultiĝon de la salajrita laboro, ĉar ĉiu homo estiĝas konsumanto, kaj la vendistoj povos enmerkatigi siajn varojn kaj oferti pliajn laborlokojn. Materia mizero estus tiel forigita.

Kombino de la nomhava valuto kaj baza enspezo draste malpliigus la deliktojn pro monaj kialoj, kiuj ordinare plenigas karcerojn, ĉar la nomhava mono malfaciligas la eblecon krimi, dum la baza enspezo malpliigus la bezono krimi.

Kadre de la Ĝenerala Sistemo, la Justico estas la posedanto de la telematikaj monaj retoj. Tiu ĉi estas tute sendependa de la guvernio kaj parlamento, kaj mastrumas fiksitan eron de iliaj ordinaraj kaj eksterordinaraj buĝetoj. Sendependa justico kun sufiĉaj homaj kaj materiaj rimedoj permesus solvi kiel eble plej rapide la eblajn konfliktojn kiuj estiĝas en la socio, sen perdo de la procesaj garantioj, tiel ke juĝistoj kaj tribunaloj venku facile la tenton akcepti subaĉeton.

Chalaux kaj Xirinacs enoncis laborhipotezon, nur pruvebla kadre de scienca ekonomiko bazita sur la nommono, surbaze de la ebla ekzisto de komunuma kapitalismo aŭ komuna komerca bonhavo. Kaŝita riĉaĵo, bazita sur inventoj kiuj ne plu donas patentrajtojn kaj, se okaze, permesus estigi sufiĉan monon por nutri la publikan buĝeton, reduktante la impostojn al minimumo pro ekonomia prudento.

Kadre de ŝtatkonstitucio, la proponoj de la Ĝenerala Sistemo estigas la fundamenton  de vera rajtoŝtato kaj la eblecon de pli justa socio. Ĝia iom post ioma enkonduko en la diversaj mondpartoj ankaŭ estus instigo al kreskanta pacigo, en ĉiuj niveloj, de la tuta Homaro.

Teamo de la Studcentro Joan Bardina.
Merkredo, 11-an de novembre de 2015.
Tradukis: Alfons Tur Garcia.

Originalaj ligiloj:
http://bardina.org/nw/escrits/mono-kaj-konstitucio-eo.htm
http://bardina.org/nw/escrits/mono-kaj-konstitucio-eo.pdf
Originala hejmpaĝo:
http://bardina.org


PDF. Ligilo por elŝuti kaj/aŭ vidi la saman dokumenton en formato pdf.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero