Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.

Agustí Chalaux de Subirà.

La noblaj idealoj pri paco, libereco kaj justeco en la mondo, devas trovi kulturajn, ekonomiajn, sociajn kaj politikajn strukturojn por efektiviĝi.

Surbaze de la inteligenta kaj aktiva neperforto, batali por atingi ĉi tiujn idealojn ne konsistas nur el denuncado de la maljusteco, la subpremado kaj la milito. La ne-kunlaboro kaj la civila malobeo kondukos nin al konstruiva programo, al konkreta alternativo.

Batalado kiu estos nur «kontraŭ» io ajn, sen tutmonda alternativa referenckadro, ofte iĝas sterila. Ne ŝajnas ke, per la nura kunfluo de multaj grupoj kiuj antaŭenigas lokajn batalojn (pacistoj, ekologiistoj, feministoj, kontraŭmilitistoj, naturistoj...), oni povu formi alternativan movadon kapablan krei novan modelon de socio je tutmonda skalo.

Ankaŭ ŝajnas nesufiĉa la anonco de novaj tipoj de valoro, pensmanieroj, rilatoj, por konstrui novan civilizon. La kultura kaj mensa ŝanĝo estas gravega, sed sen iuj strukturoj kiuj ĝin subtenu, ĉio plurestos kiel minoritatoj, ofte malkonektitaj de la ĝenerala konscio.

En la polemiko inter idealoj kaj strukturoj ni povas uzi la jenan komparon: la idealoj estas la energio kaj la strukturoj estas la motoro. Nepras ke la idealoj movu la strukturojn. Sed estas evidente ke oni bezonas strukturojn kiuj ne malutilu al la idealoj, strukturoj kiuj helpu ilin realiĝi en la ĉiutaga praktiko.

Por trovi tiujn strukturojn, ni bezonas analizi la fenomenojn el kiuj ili devenas. Pere de la «scienceksperimenta metodo», ni povas proksimiĝi al tiu analizo, mezurante kaj eksperimentante la fenomenojn.

La aplikado de tiu «metodo» -al la fenomenoj kaj ne al la ideoj- donis gravajn rezultojn en fiziko, kemio, biologio, elektroniko... Tiuj rezultoj estas uzataj ideologie kaj sentemologie favore aŭ kontraŭ la paco, la libereco kaj la justeco, laŭ la subjektivaj interesoj de la grupoj kiuj regas la sciencan proceson kaj, ĉefe, la proceson de teknika aplikado. Tiu ĉi proceso pseŭdoscienca, ĉefe subjektiva, estas manipulita ĝis tiu punkto ke, ni emas identigi tiun «scienco-tekniko»-n kun la kontaminado, la armadismo, la polica kontrolado, la subpremado...

Malgraŭ tiuj ideologiaj kaj sentemologiaj aspektoj grave minacaj kaj negativaj, maleblas nei ke la aplikado de la «scienca metodo pro-eksperimenta» sur la fenomenoj permesas objektivigi la realon, senideologigi ĝin kaj solvi pseŭdofilozofiajn polemikojn kiuj ĝin deformas kaj kiujn oni uzas kiel instrumentoj de la povo.

Kiam fenomeno povas esti observata, analizata, ekzakte mezurata kaj eksperimemtata, neniu vera kaj digna sciencisto preferas plu trakti la fenomenon kun antaŭjuĝoj, idealisme aŭ per nur statistikaj proksimiĝoj. Tiu ĉi konduto tipa de la fizikaj kaj biofizikaj sciencoj estas ofte flankenlasita kiam oni celas solvi la ekonomiajn, sociajn, kaj politikajn fenomenojn. Oni pritraktas la homan organizadon samkiel onin pritraktis la astronomian organizadon antaŭ Koperniko: «La Tero estas la centro de la universo», memevidente!

Ne sufiĉas plifirmigi niajn idealojn. Ofte oni «enklasigas» ilin kiel utopiajn, sen analizi la kaŭzojn per kiuj ili povas esti tiaj, tio estas: ne sufiĉas plifirmigi la pacon, la justecon, la liberecon, la socion sen klasoj, la anarkion, la solidarecon, la eliminon de la ŝtatismo kaj la militismajn, policajn kaj povregajn strukturojn, la eliminon de la fimonero kaj la nigra merkato, de la seksismo, de la kontaminado... Nepras, kune kun tiuj idealoj, prividi kiel oni alvenis al la nuntempa misvivo, laŭlonge de homa evoluo, kaj trovi la plej gravajn kaŭzojn, kiu generas aliajn misvivojn. Nepras trovi facilajn kaj prektikajn ilojn por reordigi tiujn misvivojn, unu post la alia, tiel ke ili sin montru travideblaj kaj, en sia ĝusta tempo, ĉio disvolviĝu normale.

Ne sufiĉas deziri la revolucion; nepras scii kiel antaŭeniri ekde la nuno, kiel influi la strukturojn, kiel havi konkretajn ilojn por solvi ĉiun problemon. La alpreno de povo, sen mekanismoj por memdetruo de la povo, ĉiamigas ĝin. La perfortaj revolucioj iĝas, frue malfrue, kaptitaj de siaj krimoj kaj konsekvencoj. La simplismaj sintenoj de klaso, ideologiaj kaj homsentaj, kondukas al dualisma kaj fikcia vizio de la realo, kiu estingas saĝon kaj riĉecon akumulitan de la homaro laŭlonge de jarcentoj.

Neperforta revolucio aktiva kaj inteligenta estas hodiaŭa eblo, sed ĝi estu malferma revolucio ne sekteca, kiu helpu krei novajn instrumentajn ludregulojn, sen bezono de sango kaj fajro por sin establi. Por entrepreni la vojon kiu finu la mizeron kaj la mallegitiman povon, sur kaj kontraŭ la homoj, nepras liveri al la popoloj praktikajn procedurojn, kiuj donu rapidajn rezultojn de solidareco kaj mempaciĝo, proceduroj kiuj generu saĝan optimismon kaj plialtiĝon de la spirito.

Kadre de tiu celo, ni mallonge sugestas kelkajn punktojn kiujn ni konsideras fundamentaj por konkrete progresi cele al la paco, kun libereco kaj justeco.

La mono kaj la telematiko, du instrumentoj je la servo de kiu?

El ĉiuj homaj fenomenoj, tiuj rilataj al produktado kaj distribuado de havoj utilaj por la vivo estas decidaj sur granda parto de la homaj rilatoj. La serĉado de maksimuma klaro en la merkato kaj la socio kaj de la reala persona respondeco de ĉiu merkata kaj socia agento, estas la bazaj celoj de kiu ajn ekonomia, socia kaj politika propono.

En la regno de «jen la leĝo, jen la trompo» kaj de «kiu posedas informon, tiu posedas povon», la historia materiismo montras ke oni devas serĉi konkretajn instrumentojn kiuj permesu tiun dokumentan klarecon kaj personan respondecon, jen en la merkato jen en la socio, sen ili ĉiu ŝanĝo estas kondamnita al fiasko: eterniĝas la mallegitima povo sur kaj kontraŭ la homoj kaj la mizero, surbaze de monero anonima, nepersona kaj nerespondeca, plurcirkula kaj, sekve, kontraŭkontebla kaj kontraŭstatistika, kaj fine, kontraŭscienca; resume radikale misinforma.

Hodiaŭ ekzistas du instrumenoj aparte gravaj por la supre menciita celo: la mono kaj la telematiko (tele-in-for-madiko, tio estas, in-for-madiko je distanco, kun plurnombraj specialigitaj retoj, ĉiutage pli kaj pli bone konektitaj, kun potencialoj globalisma kaj kibernetika baldaŭ tre difinitaj kaj senlime perfektigeblaj). Mallonge: tele-matiko.

La monero estas instrumento inventita antaŭ pli ol 10.000 jaroj por faciligi en ege travidebla maniero la liberajn interŝanĝojn de utilaj havoj inter homoj; Nur de antaŭ 4.500 jaroj oni uzas ĝin por teni sen difinita tempo la priinforman mallumon de la merkato kaj la socio; ĝi permesas la anonimecon, la nerespondecon kaj la korupton, kaj ĝi estas la bazo de la mallegitima kaŝita kaj ŝtatisma povo sur kaj kontraŭ la homoj, la tiel nomata «plutarkio». La mono ne estis valorigita en la lastaj jarcentoj, kiel decidan instrumenton por atingi priklarigon kaj respondecigon de la merkato kaj la socio. Estas ĝuste nun, dankon al inerta instrumento kiel la telematiko, kiam ĝi povas akiri sian veran dimension.

La telematikon oni konstruadas kiel instrumenton de povo kaj subpremo sur kaj kontraŭ la homoj, surbaze de monopoligo de la scio koncentrita en la «datumbazoj». La ŝancoj de la revolucio de la «interkonektita informadiko» estas impresegaj, same por la libereco kiel por la subpremo. Simpla opozicio «kontraŭinformadika» ne haltigos la ekspansion, nek blokos, fakte, la monopoligon de la informado en la manoj de la establitaj povoj kaj kontraŭ la popolo.

En ĝia kondiĉo de inertaj instrumentoj, la monero kaj la telematiko povas esti renversitaj el ĝiaj nuntempaj funkcioj servantaj al kaŝpovoj, tiel ke ili iĝu efikaj instrumentoj je la servo de la popoloj:

1. Anstataŭante «la nuntempan anoniman moneron» per la «telematika fakturo-ĉeko».

La anonima mono permesas al koruptaj, premaj, subpremantaj grupoj,... trompludi, ĝi faciligas malleĝajn agojn kaj misinformas, kio generas multajn kontraŭsociajn efikojn.

La «telematika fakturo-ĉeko» estas dokumento unika, elektronika aŭ mane skribita, kiu informas ĉio-amplekse pri ĉiu elementa merkata ago kaj personigas la agentojn de la «aĉeto-vendo» efektivigita, respondecigante ilin.

La «telematika fakturo-ĉeko», kiel fakturo, registras, per ĉiuj parametroj de kvalito kaj kvanto, la elementajn varojn interŝanĝitajn kaj ĝian monan valoron, same kiel la tuton fakturitan; kiel ĉeko ĝi ordonas la pagon por la transpago inter kurantaj kontoj.

2. Socialigante la tutan montelematikan informadon de la merkato krom la personaj referencoj.

La «telematika fakturo-ĉeko» permesas kompletan internan librotenadon. La socialigo de la tuta telematika informado de la merkato, facile alirebla kaj je la servo de ĉiuj, permesas ĉio-ampleksan analizo-statistikan pritraktadon, kio ebligas lucidan ekonomistrategion kaj trakti «scienceksperimente» la ekonomiajn fenomenojn.

3. Protektante la individuan, familian, entreprenistan kaj institucian privatecon per Justico vere sendependa el la ŝtato, la nura respondeca pri la personigita telematika arkivo.

La «ministerio» de Justico estas ministerio malnecesa, tra ĝi oni trudas «premojn» kontraŭ juĝistoj kaj juristoj dezirantaj esti fidelaj al sia sendependeco; kiel sekvo, la «ŝtatista burokratio1» uzas la telematikan informadon por la fiska kaj polica subpremo de la popolo, tiel ke ĝi ne povas sin defendi.

La Justico, buĝete kaj reale sendependa el la ŝtato, ne estus koruptebla per anonima monero kaj donus la verdiktojn plendokumentigita kaj motivita, fariĝante fonto de konfido por la civitanaro kaj por la pacigo de la konfliktoj.

Kiel indekso, jen ni eksplikas kelkajn el la gravaj elementoj de la farita studo kaj la proponojn devenantajn el ĝi:

La mono: abstrakta mezurunuo.

En la socioj en kiu, pro sia komplekseco kaj tipo de produktivaj rilatoj, la utilaj havoj estas interŝanĝitaj, aperas la merkato: loko kie oni interŝanĝas varojn.

Tiel kiel la merkato kreskas, oni bezonas igi ekvivalentajn la varinterŝanĝojn: la primitiva monero aperas, do, kiel abstrakta mezurunuo, kiu estante libere asignata, inter liberaj homoj kontraktantaj (aĉetanto kaj vendanto) al ĉiu elementa varo donas en la merkato la prezojn, la salajrojn kaj la monon2.

La monero: konkreta varo kun intrinseka valoro.

Antaŭ proksimume 4.500 jaroj, la monero iĝis konkreta varo, kun intrinseka valoro -ora, arĝenta, kupra,...- kaj perdis la karakteron de mezurunuo komplete abstrakta, dokumentite personiga kaj respondeciga. Kiel «tria konkreta varo», la metala monero montriĝis apenaŭ sufiĉa por alfronti merkaton kiu preskaŭ ĉiam ekspansiemas, kaj ĝi influis negative sur la produktivaj ebloj kaj sur la kapablo konsumi kaj investi; pro ĝia samsubstanca anonimeco, ĝi permesis la kontraŭregulan konduton, la korupton, la rabon, la falsecon, la kaŝpovon... kiujn dokumentas la historio de la lastaj kvar mil jaroj ĝis nun.

La financaj bezonoj de la milito de 1914, devigis malligi la monon disde la oro kaj la arĝento. La bankbiletoj estis deklaritaj devige cirkulendaj, ne konverteblaj. La monero perdas, do, sian intrinsekan valoron, kaj longe de la jarcento, iom post iom ĝi elmateriiĝas. La malfidemon kiun generis tiu ĉi nova inflaciisma formo de la mono, influis en la deprimiĝon de 1929: por elturniĝi, la Ŝtatoj pelis sin al kreskanta militarismo, al senlima armiĝado kaj fine... al la dua mondmilito.

Richad Nixon.En aŭgusto de 1971, Nixon decidas, sen ajna interkonsento, malligi la dolaron disde la «gvidnormo de oro-ŝanĝo» (gold exchange standard). La ekonomia krizo, tiel provokita, eksplodkreskas ekde 1973: similaj inflaciaj kaŭzoj produktas la samajn efikojn...

La monero, pli kaj pli, iĝas skriba bankmonero (notoj en kurantaj kontoj, lastatempe faritaj per simplaj elektronikaj impulsoj), sed malgraŭ tio,ke ĝi perdis sian intrinsekan valoron, ĝi daŭre permesas grandan anonimecon kaj misinformadon, senpersonigon kaj nerespondecigon de ĉiuj agentoj de la merkato kaj la socio.

La malracio de la nuntempaj monsistemoj malebligas kapti ĉiujn karakterizojn aŭ parametrojn de ĉiu elementa ŝanĝo de konkreta(j) elementa(j) varo(j) kontraŭ moneroj radikale abstraktaj. Ne permesas, sekve, koni ekzakte (ex-actis) kio okazas en la reala makroekonomio. Tiu manko pri ekzakta kapto de ĉiu elementa fenomeno malpermesas apliki iun ajn ekonomian teorion kun la rigoreco de eksperimenta scienco. La statistikaj proksimiĝoj, bazitaj sur ne kompletaj datumoj, fariĝas sumoj de akumulitaj eraroj. La metodoj pri proksimiĝo estas flankenlasitaj de ĉiuj sciencoj kiam eblas teknologie la kapto ekzakta kaj ĉio-ampleksa de ĉiu natura fenomeno.

Eblecoj de la telematika fakturo-ĉeko.

La raciigo de la monero kaj de la mono implicas la leĝan malaperon de ĉiuj nuntempaj bankbiletoj, monpecoj, ĉekoj, pagkartoj,... ĉiuj ajnaj al portanto, anonimaj, plurcirkulaj, sekve misinformaj, senpersonaj kaj senrespondecigaj; tiu raciigo permesas ĝian anstataŭon per la antaŭe menciita «telematika fakturo-ĉeko» en maniero leĝa kaj ekskluziva, kiu estas monformo radikale-unucirkula, personigita, respondeciga kaj informdona.

La «la telematika fakturo-ĉeko» permesas facilan leĝkadron kiu garantias la enspezon en ĉiuj kazoj de nepagipovo, ankaŭ aŭtomatan plenumon de unusola socia solidarecimposto, pli profita ol la nunaj komplikaj kaj kostaj fisksistemoj.

Ni insistas: el la personigo implicita en la «telematika fakturo-ĉeko» kiel sola leĝa mono, generiĝas dokumentita persona respondeciĝo pri la liberaj agoj en la merkato kaj en la socio. Tiel oni povas establi la leĝajn mekanismojn por ke la merkat-a monero3 ne transformiĝu en kontraŭpolitikan povon; la liberala scio ne transformiĝu en kontraŭsocian povon; la regostrukturoj ne transformiĝu en povon sur kaj kontraŭ la homoj, individuaj, sociaj aŭ naciaj.

Kun la kompleta informado de la ekonomio kaj la sekva fiska simpligo oni povas rapide elimini, per donacita minimuma salajro socisolidara, la mizeron provokita de la manko de konsummonero, kiel unua paŝo por elimini la klasojn surbaze de monhavo kaj la kulturajn mizerojn derivitajn el ili.

La «telematika fakturo-ĉeko» kiel sola leĝa mono permesas la globalan ekzaktan enkonteblon de la socio, ĉar la informo de ĉiu elementa ŝanĝo en merkato eniĝas en telematikan reton. Tiel oni povas eviti samtempe la «nuntempan kapitalisman misordon» kaj la stultan centralisman «planadon», pro tio ke, la mona informado estas socialigita, tio estas, ĝi estas alirebla facile kaj senpage por ĉiu ajn civitano. («Socialigo» estas, do, mala situacio ol «ŝtatigo» aŭ misinforma monopolo flanke de la ŝtatismo bedaŭrinde ankoraŭ reganta).

Karl Marx.Ŝajnas evidente ke, dank’ al la informado kiun donas la «telematika fakturfo-ĉeko» oni povas facile plenigi per ekzaktaj datumoj la «tabelojn de Leontiev», tre preciza instrumento por efike konduki la estrategion de la merkato kaj de la socio4. Ankaŭ povos esti precize formulitaj kaj submetitaj al eksperimentado la hipotezoj pri «merkata komuna havo» de Platono; de «la plusvaloro (privata de ĉiu entrepreno kaj komunuma de globala merkato)» pristudita de Karl Marx; kaj sur «la postrestanta faktoro» de la nuntempaj ekonomiistoj. Kaze de kontinua eksperimenta konfirmo, «la komuna havo» povos esti dividata kaj distribuata juste je la servo de la tuta popolo sub formo de donacitaj salajroj socisolidaraj por la konsumo kaj de komunumaj kreditoj por la reproduktiva investo.

Tiu ĉi instrumenta ŝanĝo de la monero kaj de la mono estas teknike ebla nuntempe. Konsiderante la popolon, ĝi ne estas pli kompleksa ol la iama ŝanĝo por establi la «metrodecimalan sistemon». La fakto ke tiu ĉi ŝanĝo ne estis proponita antaŭe, ŝuldiĝas ne nur al tio ke nun –kaj sole nun- estas teknologie ebla, sed ankaŭ pro la nelicaj profitoj generitaj kaj ankoraŭ nun generataj por bankistoj kaj aliaj homoj, individuaj kaj kolektivaj, kiuj, de antaŭ pli ol 4.500 jaroj da merkato kun anonima mono, konas kaj plenumas «la privatan mallegitiman kreadon kaj alproprigon de la komunuma monero».

La teknologia dinamiko, per la telematiko, transformas la bankmoneron en abstraktan kontodokumenton. Sed tiom longe kiom oni ne eliminos la anonimecon de tiu mondokumento, la kontraŭregula konduto estos garantiata. Krom tio, nuntempe, la informado kiun permesas la telematiko estas uzata por la fiska kaj polica kontrolo de la popolo, kaj oni rezervas ĝin nur al la «burokratiaj5» kernoj de la ŝtatisma povo kaj al la plutarkiaj kernoj del kaŝpovo de la anonima monero.

Nuntempe, tiu kiu posedas la informon posedas la povon. Nepras establi novajn «ludregulojn» por ke la tuta popolo povu aliri senpage al ĉiuj ekzaktaj makroekonomiaj informoj de la tuta socio (merkato kaj liberat). Nepras renversi la uzon de la telematiko por eviti unu el la plej fiaj tiranecoj de la historio: «la telematika ŝtatismo».

Haltigi la telematikan revolucion, tutmondan kaj kibernetikan estas preskaŭ neebla, sed ja eblas surtabligi alternativan modelon en kiu la informo de ĉiuj elementaj monfenomenoj estu je la servo de ĉiuj membroj de la geopolitika komunumo. Nepras ke la telematika reto kaj ĝia informado pri la homoj ne dependu de anonima ŝtatismo, «burokratia6», malpersoniga kaj nerespondeca, sed de iu Imperio aŭ Komunumo reale geopolitika. La nova revolucia Imperia Ŝtato, personigita administranto kaj respondeculo de ĉiu geopolitika komunumo, nur povas koni, same kiel iu ajna civitano, la ekonomiajn informojn rilataj al «regado aŭ kibernetiko de la aferoj», ne havante kontrolon de la personaj informoj de la sociaj aktoroj de la merkato kaj la liberato, kiuj restas kiel «profesia sekreto» ekskluzive je la dispono de iu Justico reale sendependa de la Ŝtato.

Konekto inter anonima mono kaj militema imperiismo.

Sen «la piedoj el argilo» de la anonima mono oni povos studi kaj efike solvi, unu post la alia, ĉiujn internajn konfliktojn: senlaboreco, inflacio, civitana nesekureco, centralismo, kontaminado, senkulturo, misinformado, publikaj servoj...

Nur iu interna libera konfederacio de ĉiuj etnoj de historia aŭ naskiĝanta7 Imperio povas atingi ilian paciĝon en la federaciita geopolitika komunumo. Nur per la elimino de la mizero, en libereca kadro, oni povas pacigi la sociajn konfliktojn. Nur surbaze de ekvilibro de la ekstera komerco inter imperiaj komunumoj, sen imperiismoj, sen koloniismaj dependoj, oni povas progresi cele al mondpaco.

La polemiko inter «libereco» kaj «justeco» aŭ inter «malriĉaj landoj» kaj «riĉaj landoj» ne estos solvita per ideologiaj sintenoj aŭ per diskursoj. Laŭ nia hipotezo, kiu ajn provo krei sociajn strukturojn kiuj potencigos la solidarecon en libereco, ne kalkulanta la decidan gravecon de la mono kiel informa kaj respondeciga instrumento, rapide degeneras en kaŝaj-ne-kontroleblajn povojn spite al la popolo kaj en kontraŭpolitikajn spekuladojn de la nuntempa internacia merkato, kiuj frustras kiun ajn provon ŝanĝi.

Tiu ĉi hipotezo ŝajne dokumentiĝas per kurioza fakto: la lastaj sciencesploroj demonstras ke la milito ne estas afero propra al la naturo de la homa specio, sed invento relative malfrua, eble de antaŭ 13.000 jaroj. La «ŭrboj-imperioj» de de Sudokcidenta Azio atingis fortan nekonkereblon per siaj muregoj, kio donis al ili ian pacon dum preskaŭ 6.000 jaroj. Ĝuste en tiu periodo, kiel ni vidis, disvolviĝis la mono el abstrakta konto, informodona kaj respondeciga.

Estas kurioza la datkoincido inter, unuflanke, la apero de la konkreta ora, arĝenta kaj kupra monero, laŭdifine plurcirkula kaj anonima, kaj, aliflanke, la apero de la ŭnua imperiismo: la Akad-Babilona kiu, ne havante la taŭgajn agresarmojn por faligi la muregojn, tre rapide venkis, per perfido, subaĉetinte per anonima mono, kaj aneksiis, eĉ pli rapide, unu post la alia, ĉiujn liberajn «urboj-imperioj»-n de Sumero. Akad-Babilonio fariĝis simbolo de perfido, de korupto kaj de anonima prostituado pagata per anonima kaŝmono kaj de la mallegitima kaj kontraŭsocia povo sur kaj kontraŭ la homoj, bazita sur la sama anonima kaŝmono: tiuj ĉi estas la historiaj karakterizoj de ĉiuj postaj imperioj ĝis nun.

Tiu ĉi konekto inter anonima mono kaj militema imperiismo estas historia hipotezo kiun ni povos ekzameni kaj eksperimenti se ni revenos al la primitiva, sed telematike ĝisdatigita, «fakturo-ĉeko»: la sociajn rezultojn kiujn oni povos havi, je meza aŭ longa templimo, -malapero aŭ ne de la imperiismoj, laŭgrada paciĝo aŭ ne de la popoloj, malapero aŭ ne de la rabado, de la korupto, de la mizero, de la milito...- estos la konfirmo aŭ ne konfirmo de tiu ĉi hipotezo.

En momentoj en kiuj la graveco de la danĝeroj pelas nin al la aktivismo, scii kie centrigi la penojn dependas de laŭeble reala vido de la sociaj fenomenoj kaj de strategio imperie kaj interimperie trafa: «La plej bona praktiko estas bona teorio».

Kun la nuntempaj teknikeblecoj, tiuj ĉi proponoj ne estas utopiaj. Provizore ili estas tiaj kiel plolitika ebleco. Ĉiu socio, ĉiu komunumo, devas fari kritikanalizon kaj pristudi la konkretan aplikadon laŭ sia propra kultura, teknika, ekonomia kaj politika realo. Estas la intima energio de la popoloj tio kio povas enpuŝi la necesajn ŝanĝojn, sed endas scii per kiuj instrumentoj la popola energio povas konkretigi siajn dezirojn kaj idealojn. Jen ni proponis kelkajn.

Tiu ĉi estas nia humila kontribuo en la serĉado de strukturoj kaj iloj kiuj permesu, en tiu ĉi historia momento, pluprogresi survoje al la paco, libere kaj justece.


Notoj:

1, 5, 6En la originala dokumento, la kataluna neologismo «burrocràcia», uzata de Agustí Chalaux, fandas en unu solan esprimon la du vortojn «burocràcia» kaj «burro», estante «burro» (azeno) sinonimo de stulteco.

2La lastaj reserĉoj pri la origino de la skribo en Sudokcidenta Azio dokumentigas, ekde la jaro 8.500 a.K., la ekziston de moneraj instrumentoj sen intrinseka valoro, kiuj utilis por mezuri la valoron de la interŝanĝoj, specifigi la varojn kaj kiuj, laŭgrade, personigis la agentojn de la merkato. Vidu «Scientific American», June 1977, Vol. 238, No. 6, p. 50-58, «The Earliest Precursor of Writing.» [La unua precedenco pri skribo], Denise Schmandt-Besserat; kaj February 1984. Volume 250. Number 2. Pages 110-118, «Numbers and Measures in the Earliest Written Records» [Numeroj kaj mezuroj...], Jöran Friberg.

3La kutima esprimo «merkata» korespondas al «komerco-mona». La esprimo «komerco» korespondas al «ŝanĝisma-utilisma».

4La socio konsistas el «merkato» kaj «liberato».

La «liberato» entenas «la aron de homoj liberigeblaj» kaj «la aron de alvokiĝintaj liberaluloj, profesiaj kaj asociaj, je la servo altruisma kaj sindoneme senkondiĉa de kiu ajn membro de la konsiderita komunumo, kiu bezonu socian helpon».

7Naskiĝanta Imperio: ekzemple, Europo 1997-...

Ilo por konstrui la pacon.

Una eina per construir la pau (Ilo por konstrui la pacon).

Redakteja Konsilio:
Roser Albó, Àngels Baldó, Agustí Chalaux, Miquel Chicano, Laura Fusté, Magdalena Grau, Joan Parés, Enric Suárez, Jordi Via, Lluís Maria Xirinacs.

Asesora Konsilio:
Joan N. Casals, Emil Herbolzheimer, Joan Martínez Alier, Bernat Muniesa, Ernest Núñez, Martí Olivella.

Unua eldono: Barcelono 1a de julio 1984.
© Centre d'Estudis Joan Bardina.
Tria eldono: Barcelono 24a de aprilo 1997.
© Agustí Chalaux de Subirà.
© Ĉi eldono originalo estas propietaĵo de: Publicacions de l'Escola Finaly.

Dezajno de la presita originalo: Marta Ricart.
ISBN: 84-404-3421-9.
Leĝa deponejo: B-15340-1995.

Tradukinto: Karles Berga.


Rilataj ligoj:

Malgranda historio de la monero.

La Komunuma Kapitalismo.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero