Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Pripensoj de Agustí Chalaux faritaj en 1979.

  1. Agustí Chalaux de Subirà (1911-2006).De antaŭ jaroj-kiel la sciencisto kiu mi volas esti-mi vivas la malmulton de vivo kiu restas al mi kaj mia baldaŭa morto, klarpense kiel simpla kaj efemera elementa homo.
  2. Tamen, rilate al la plej profundaj amoj de mia tuta vivo: granda Katalunio, Kataluna Landaro; granda Okcitanio, tuta Okcitanio;grana Iberio, tuta Iberio; granda Eŭropo, tuta Eŭropo, mi vivas mian Estontan malaperon kun malkvieteco kaj angoro preskaŭ transcendaj, pro la fakto ke mi ankoraŭ ne kapablis kaj eble mi ne povos, antaŭ mia forpaso, diskonigi inter la katalunoj mian verkaron, esperplenan tut-etno-histori-kulturan pripenso pri la estonto de la homaro.
  3. Estas finiĝanta la erao de imperiismoj, de idoladoraj absolutismoj, de la despotecaj kaj tiranecaj povoj, de la mensogemaj religioj aŭ magioj pe(n)sitaj por la trompo de malfortuloj kaj malriĉuloj; de la ŝtatismoj burokrataj, malkablaj kaj paralizigaj, de la kontraŭcivilizoj kaj la kontraŭekumenoj, de la merkataj kontraŭekonomioj kaj la sociaj kontraŭpolitikoj; de la kaŝitaj povoj, nelojalaj kaj subteraj kaj de la tenebraj luktoj por la vera povo; de la ĉies-korupto aktiva kaj pasiva, lingva kaj fakta, memkulpa aŭ nur kunkulpa, aganta aŭ permesanta; de skandala merkantilismo de institucioj kaj profesioj «liberalaj» kaj de la mallegitima alpropriĝo kaj de la insolenta ŝtelado de kiu ajn komunuma propraĵo fare de la premgrupoj kaj korupto favore al ties privataj interesoj kaj ties faktaj, sed ne juraj, monopolecaj privilegioj; de la senmoraligema penso «Leĝo estas cedema: kien vi deziras ĝi iras».
  4. En la moderna epoko aperis la dubsenca figuro de cinisma-militisma-kruela religiulo kaj potenca funkciulo, de la monaĥo-soldato-sekretario, kariero eklezia, armila kaj burokrata, nepre bezonata por la senskrupula kaj nepardonema venko de egolatreca imperiismo kaj tirana despotismo. Tiu figuro daŭriĝas, nuntempe, en la fanatika kaj inkiviciema «komunisto», funkciulo de la Partio kaj de la Ŝtato, kaj en la usoneca «ekzekutivo», senkondiĉulo de multnaciaj oligopoloj kaj de la universala maŝino ŝtatisma-militisma.
  5. Tiu figuro ne sciis cedi la pason al la erao de nacioj-etnoj kaj inter-etnoj- kiu nun ekkomencas. La nova erao kiu anonciĝas aperas kiel konsekvenco ebligita de la komkreta progreso, tiel kvalita (analiza) kiel kvanta (metrikstatistika), de la scienca kaj filozofia progreso, de la progreso teknologia kaj demokratiga de la tekniko, de progreso plene turnita per sia propra dinamiko al la konkretaj kaj realaj liberecoj de unuopaj personoj.
  6. Memkompreneble tiu nova erao ne povos esti senfine haltigita, tamen jes povos esti prokrastrita aŭ akcelita, ĉar ĝi reprezentas, per si mem, radikala detruo de kiu ajn povo super la homoj (nelegitima kaj malmorala), traktitaj kiel deformeblaj amasoj laŭkaprice de la povuloj kaj ties kunkulpuloj.
  7. Ni klopodos pruvi , kun historia refero plendokumemtita, ke ĉiu povo super la homoj trovas kiel apogpunkton unu sola kaj ununura ilo: la anonima mono (kontraŭ-dokumentara), unuforma (kontraŭ-analiza) kaj daŭra (kontraŭ-statistika), tio estas, la sekreta mono, subtera, nelojala, nerespondeca kaj nerespodeciga, ĉio-korupta kaj ĉio-koruptiga.
  8. Senigata de tiuj teknikaj ecoj de anonimeco, unuformeco kaj daŭro, la mono devenus efikega ilo de libera produktiveco, egaleca disdono de la komuna komerca havaĵo (klarmerkata ekonomio), de praktika protekto de la konkretaj liberoj jam atingitaj kaj de kreado de novaj fenomenaj liberoj.
  9. Mekanismo de povo se ĝi estas kontraŭ-scienca kaj mekanismo de fenomenaj liberoj se oni donas strukturojn kaj fukciojn organike teknologiaj: tia prezentiĝas la unua metra sistemo de la tuta historio (la mono) inventita de la homo antaŭ ĉirkaŭ 10.000 jaroj.

La tago kiam la popoloj tion sciu, ili tuj scios elekti inter sklaveco kaj libereco.

Agustí Chalaux. Jaro 1979.
Tradukis: Alfons Tur.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero