Català | Castellano | English | Français | Deutsch | Italiano | Galego | Esperanto
En aquest lloc «web» trobareu propostes per fer front a problemes econòmics que esdevenen en tots els estats del món: manca d'informació sobre el mercat, suborns, corrupció, misèria, carències pressupostàries, abús de poder, etc.
Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero | Blogo

Publikaĵoj de Joan Bardina Studoj Centro:

Malgranda historio de la monero.
Agustí Chalaux de Subirà, Brauli Tamarit Tamarit.

La Komunuma Kapitalismo.
Agustí Chalaux de Subirà.

Ilo por konstrui la pacon.
Agustí Chalaux de Subirà.

Eŭropa fiska malunueco.

Joan Casals i Noguera (1925-1998). Eksprezidanto de PIMEC1.
Avui. Jaŭdon 10an de julio 1997. Ekonomio. Plusvaloro.

Joan Casals (1925-1998).Avui. Logo.Ene de la publika opinio kutime okazas aferoj vere frapaj: unu el ili estas tio, ke ofte oni preteratentas la plej gravajn kontraŭdirojn, kaj la alia estas, ke la aferojn plej polemikajn oni forgesas facilanime, ĝis tia punkto, ke oni perdas la sentemon pri similaj okazaĵoj okazantaj aposteriore.

Klara ekzemplo pri tio estas la nuntempa kontraŭdiro okazanta en Eŭropo, t.e., ni baldaŭ atingos grandan monunuiĝon inter landoj kun la plej grandan malunuecon fiskan. Kontraŭdiro kiu iĝas duoble grinca ĉe ni ĉar, antaŭ nelonge, interne de Hispanio ni estis kverelantaj pri komparebla okazaĵo. Jen la nova modelo pri financado de la aŭtonomaj komunumoj – kun la cedo de 30% de IRPF (Imposto al Enspezoj de la Fizikaj Personoj) – celis esti nur malcentraliziga elemento, envere ne alvokanta por la fiska malunueco. Kaj tamen, post ĝi elŝpruciĝis ĉiaspecaj fiprognozoj kontraŭ tiu milda malrigidiĝo de la ekstreme centralisma hispana fisko: ekde ekzemple, tio, ke ĝi signifus disrompi la solidarecon inter hispanoj, ĝis tio, ke tiu decido potencigus la fiskan dumping inter la aŭtonomaj komunumoj. Sed post tiu tumulta bruo, nun, antaŭ la granda eŭropa fiska malunueco, ŝajnas kvazaŭ tiu malkonverĝo estus tre natura. Tio montriĝas apud la strikta kaj ne-renversebla monkonverĝo kiun ni ĉiuj mempostulas ekde Mastriĥto.

Ŝajnas do, ke tiu ĉi malunueco estas problemo kiun oni povas flankenlasi por la estonteco; kaj, sekve, ne indas kvereli pri la enkonduko de la eŭropa fiska unueco. Tamen, per tiu sinteno, ĉu ni ne riskas grave malhelpi la eŭropan politikan unuiĝon? Ĉu ne estas precize la politika unuiĝo la vera kaj centra motivo de ĉiuj paŝoj faritaj en Eŭropo ekde la Roma Traktato, antaŭ 40 jaroj? Tion ni diras ĉar ŝajnas al ni ke mona unuiĝo sen politika unuiĝo – sekve, ankaŭ sen fiska – povus plialtigi la riskon de iompostioma distanciĝo inter landoj, pli precize, inter tiuj landoj pli konkurencpovaj – el industria vidpunkto – kaj tiuj malpli konkurencpovaj. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke la pli malgranda produktiveco de tiuj ĉi lastaj igos iliajn prezojn – kun unusola monero, ne devalutebla – jaron post jaro pli kaj pli nekonkurencpovaj kaj, sekve, ili perdos merkatoportunojn, kies rezulto estos ankaŭ la detruado de laborlokoj, tiel ke kreskos malegaleco inter landoj.

La realo estas, ke vera fiska unuiĝo postulus iun komunan kason – ni diru federalan buĝeton – kun konsiderinda povo por financi, ne nur la komunajn servojn, sed ankaŭ la transdonon de monkvantoj al la eŭropaj ŝtatoj kiuj bezonas pli grandan penon por ekipiĝo kaj disvolviĝo... se tiel vi volas, ne necesus inventi ion novan, ĉar precize tio funkcias nuntempe en Usono, ekzemple. Sed tiu propono probable renkontus grandan malfidon kaj opozicion inter la eŭropanoj. Eĉ se la antaŭvido ke Eŭropo pasigos multajn jarojn en forta kaj unueca komuna merkato, apud malforta kaj disa komuna politiko, tute ne estas tre stimula, krom se oni konformiĝas al tio, ke la politika povo submetiĝu al la ekonomia.

Artikolo havigita de Jordi Griera, honora membro de la Studcentro Joan Bardina.
Tradukis: Karles Berga.


Noto:

1 PIMEC: Federacio de Malgrandaj kaj Mezgrandaj Entreprenoj de Katalunio.


Rilataj ligilo:

Du intervjuoj al Martin Armstrong. La prognozanta.

Ĉefpaĝo | Kiuj ni estas? | Kontakto kaj kuriero